Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pri “Ĝoli Roĝar

Legante la leteron de Michel Marko en MONATO (februaro 2002, p. 6) por mi elstaris la aludo al la pirata flago “Kranio kaj Tibioj”. En Britio tiu havas kromnomon Jolly Roger [ĝoli roĝar] (Gaja Roĝero). Roger estis iam la populara kaŝnomo por ŝtelisto. Antaŭ kelkaj monatoj la brita poŝto eldonis poŝtmarkaron pri flagoj. Unu el la kvar estis Jolly Roger, kiu nuntempe estas hisata sur submarŝipoj de la reĝa brita mararmeo, kiam ili revenas post sukcesa patrolado. Sur la desegno, kiel sur ĉiuj britaj poŝtmarkoj, oni aldonis la bildon de la reĝina kapo. Ĉu tiu estis la unua fojo, ke ĝi aperis sur pirata flago?

Henry PALMER

Britio