Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉu senlaboreco vere atakas la arkipelagon?

La artikolo de Hori Jasuo pri “Senlaboreco atakas la arkipelagon”, MONATO 2002/4, paĝo 10, estas tute miskompreniga. En Japanio lernantoj finas la kurson en marto kaj eklaboras de aprilo. Ĝenerale lernantoj de altlernejo komencas serĉi laboron de aŭtuno. Do, estas tute nature, ke ĉe la fino de septembro nur 37 % de altlernejanoj trovas laboron.

Laŭ la esploro de la ministrejo pri edukado kaj scienco, publikigita en majo 2002) ĉe la fino de marto 86,3 elcentoj de la altlernejanoj trovis laboron. Legante la artikolon de s-ro Hori certe oni pensus, ke la situacio en Japanio estas terura. Ne tiom, kvankam la labormerkato estas vere severa en Japanio. Krome s-ro Hori skribas, ke tiel nomataj “freeter-oj” gajnas monate 100 000 ĝis 140 000 enojn (83 ĝis 120 usonajn dolarojn). Tiuj ciferoj estas eraraj. 100 000 ĝis 140 000 enoj egalas al 781 ĝis 1093 usonaj dolaroj laŭ nuna kurzo (1 usona dolaro egalas al 128 enoj).

NAKAMURA Masami

Japanio