Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BARATO

Grenpleno, grenplano

Raportas ĉiutage amaskomunikiloj pri disvolviĝanta tragedio en suda Afriko, kie ĉirkaŭ 13 milionoj da homoj suferas pro malsatego. Samtempe venas novaĵo pri la monda nutraĵ-kunsido en Romo, Italio, kie oni diskutas strategiojn por realigi la celon de Unuiĝintaj Nacioj duonigi antaŭ 2015 la nombron de malsatantoj en la mondo.

Tiukadre lastatempa direktivo de la supera kortumo en Barato estas bonvena. En novembro pasintjare la kortumo deklaris ok soci- kaj nutraĵ-sekurecajn programojn de la registaro civitanaj rajtoj, kiuj ne dependas de la elekto, ebleco aŭ plaĉo de la ŝtato.

Barato elspezas ĉiujare ekvivalenton de 13,3 miliardoj da eŭroj por sin “defendi”. Tiu ĉi elspezo primokas pretendon al malriĉeco. Krome troviĝas 60 milionoj da tunoj da nutraĵgreno en registaraj grenujoj: tamen samtempe 160 milionoj da homoj en 11 subŝtatoj de la lando suferas pro unu el la plej severaj malsekegoj en viva memoro. La malseko kaŭzis rikoltan malsukceson kaj, kune kun mankoj en la distribua sistemo de nutraĵgreno, ĝi rezultigas malsategon.

Indignante

Laŭ neregistaraj organizaĵoj, neniu ministrejo volas preni la grenon kaj, distribuante ĝin, respondeci pri la koncerna elspezo. Indignante kontraŭ tiu ĉi absurdaĵo, neregistaraj aktivuloj pasintjare peticiis, ke la supera kortumo devigu la registaron distribui la grenon inter la plej malriĉaj homoj.

Inter la ok registaraj rajtigoj estas la meztag-nutraĵo-programo en registaraj kaj registare apogataj elementaj lernejoj. Tiuj ĉi lernejoj devas nun liveri kuiritan tagmanĝon al siaj lernejanoj. Pro tio, oni antaŭvidas ne nur malpliigon de la familia malsato sed ankaŭ pli da lerneja frekventado de la studantoj.

Malgraŭ tio, tamen, kelkaj subŝtatoj ankoraŭ ne komencis provizi nutraĵon en siaj lernejoj. Komence de majo la kortumo do nomumis du komisarojn por kontroli kaj efektivigi la nutraĵo-programon. Aktivuloj esperas, ke pro tio malpliiĝos malsatego inter infanoj en Barato.

Krome oni esperas, ke pro la etiĝinta preskaŭ-milita krizo inter la nukleaj najbaroj Barato kaj Pakistano ambaŭ landoj povos nun sin turni al la urĝaj aferoj de malriĉeco kaj malsatego.

A. Giridhar RAO