Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Subakvaj emocioj

En la litova urbo Trakai estas klubo de subakviĝantoj Amfibija (Amfibio). Ties anoj ofte venas al strangaj ideoj. Ekzemple, la novjaran feston ili decidis pasigi sur la fundo de la lago Galve. Tion filmis eksterlandaj televidoj kaj prezentis al la tuta mondo. Jurijus Zavadskis, la ĉefo de la klubo ĝojas, ke tiumaniere la klubanoj povas famigi sian patrolandon en la mondo.

Fine de januaro 2002 ses subakviĝantoj elpensis alian interesan aventuron. Ili nun decidis subakviĝi sur bicikloj ĉe akva temperaturo de +2°C. Ili intencis bicikli sur la laga fundo. Sub la akvo fari tion ne facilis, tamen ĉiu elprovis siajn fortojn por sukcesi. Fine ĉiuj asertis, ke biciklado sub la akvo multe pli malfacilis, ĉar malhelpis naĝiloj kaj oksigena balono. Tamen tio estis tre alloga! Ĉiufoje penante bicikli sur la laga fundo, la subakviĝantoj uzis sian tutan forton.

LAST

La subakviĝantoj ŝatas aktivaĵojn sur la laga fundo.