Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Lernema lando

Post naŭ jaroj da deviga edukado ĉe baz- kaj mez-lernejo preskaŭ ĉiu juna japano eniras altan mezlernejon: ĉ. duono de la mezlernejanoj en Japanio poste eniras universitaton — aŭ unu el ĉ. 600 kvarjaraj universitatoj aŭ unu el samnombraj dujaraj.

Tiel Japanio estas unu el la plej edukemaj landoj en la mondoj. Nur en Usono troviĝas pli da universitatoj. Sed kontraste al ekzemple Usono mankas en Japanio vere prestiĝaj universitatoj: pro tio la registaro planas nomumi ĉ. 30 plejparte ŝtatajn universitatojn kiel altrangajn, specialajn institutojn.

En Japanio edukas ŝtataj universitatoj elitojn (malkiel en Usono, kie temas pri privataj universitatoj). Tipa tia universitato estas la Nacia Universitato en Tokio; ankaŭ Kyoto- kaj Hitotsubashi-universitatoj. Tamen el la privataj universitatoj elstaras almenaŭ du: Waseda kaj Keio.

Ambaŭ situas en Tokio kaj estas konataj interalie pro sporto, precipe basbalo. La interuniversitata basbala matĉo tradicie furoras kiel la futbala matĉo inter Yale kaj Harvard en Usono aŭ la remkonkurso inter la britaj universitatoj Oxford kaj Cambridge.

IGARASI Takeo

La turo de Waseda-universitato en Tokio estas simbolo de unu el la plej prestiĝaj privataj universitatoj en Japanio.

Malantaŭ la fasado de la privata Keio-universitato en Tokio edukiĝis kelkaj el la plej eminentaj homoj en Japanio.