Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Mikaelo Lineckij

(revizianto, Kiev, Ukrainio)

Mi ne tre diligente lernis en mezlernejo, frue komencis labori. Dum la vivo mi ŝanĝis multajn profesiojn. Kiel 16-jarulo mi estis elektristo en trik-fabriko. Poste mi provis min kiel muzikisto — komence en armeo, kaj poste kelkajn jarojn en turneanta cirko. Fojfoje mi eĉ anstataŭis klaŭnojn ... Kiam mi satiĝis per vivo de restoracia muzikisto, mi provis min kiel riparisto de aŭtoj. Tiu provo daŭris preskaŭ 20 jarojn. Ĉi tion sekvis komerca agado. Menciindas mia diurna restado en Niĝerio — jes, mi kun kelkaj miaj amikoj preskaŭ fariĝis viktimoj de t.n. “tromp-leteroj”. Por mi estis granda surprizo, ke Esperanto estas uzata ankaŭ tiucele. Sed post tio mi decidis: jen la vica pruvo, ke Esperanto estas vere plenfunkcia lingvo — per ĝi eblas eĉ trompi! En 1993 mia vere serioza hobio — Esperanto — fariĝis mia profesio. Naŭ jarojn mi instruas Esperanton en unu el prestiĝaj liceoj de Kiev. Miaj gelernantoj partoprenis en pli ol 20 Esperanto-renkontiĝoj. Mi esperas, ke legantoj de MONATO vidis ilin ...

Ekde 2000 mi havas la honoron esti en tre prestiĝa kompanio de la reviziantoj de MONATO.

Rara momento: estas trovita eraro en la reviziata teksto, kaj Mikaelo Lineckij sincere miras pri tio.