Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIA

Simpozio postulas neŭtralan lingvon

En la artikolo Eŭropo — Simpozio postulas neŭtralan lingvon (MONATO 2002/2, p. 29, Zlatko Tišlar raportas, ke unu el la prelegantoj ĉe scienca simpozio en Zagrebo pri lingva egalrajteco kaj eŭropa identeco estas Seán Ó Riain el Irlando.

Ó Riain, kiu estas unua sekretario ĉe la Ambasadorejo de Irlando en Berlino, antaŭ nelonge publikigis malgrandan sed valoran verketon pri precize tiaj gravaj demandoj. Temas pri dulingva (irlanda/angla) libreto kun la titolo An tAontas Eorpach agus an Ghaeilge: Féiniúlacht agus Éagsúlacht Teanga / The EU and the Irish Language: Identity and Linguistic Diversity (Eŭropa Unio kaj la irlanda lingvo: identeco kaj lingva diverseco).

En tiu ĉi verko li pledas, ke EU adoptu Esperanton kiel neŭtralan komunikilon, kiu kontribuos al la protekto de minoritataj kaj endanĝerigitaj lingvoj (ne nur la de irlanda), ene de la teritorio de la unio. La libro enhavas mallongan enkondukon al Esperanto, utilan bibliografion pri lingvaj problemoj kaj aliajn valorajn aldonaĵojn. Ĝi estas akirebla de la Kelta Librejo: An Siopa Leabhar, 6 Sr. Fhearchair, Dublino 2, Irlando.

Garbhan MACAOIDH

En tiu verko Seán Ó Riain pledas, ke EU adoptu Esperanton kiel neŭtralan komunikilon