Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SANO

Danĝeraj arakidoj

Konate estas, ke industrie produktataj kaj stokataj nutraĵoj foje kunhavas toksinojn, sed tion oni ofte forgesas aŭ ignoras. Tamen en laste eldonita numero de la brazila Revuo de Publika Sano aperis rezultoj de esploro koncerne aflatoksinon en ofte konsumataj nutraĵoj.

Inter 1998 kaj 2001 en la brazila ĉefurbo oni mezuris aflatoksinon en arakidoj kaj ĝiaj derivaĵoj — kaŝtanoj, maizo, tritikaj kaj avenaj produktaĵoj, rizo kaj fazeolo. Aflatoksinon oni trovis en preskaŭ 20 % de la ekzamenitaj arakidaĵoj, maizaĵoj kaj kaŝtanoj. Plej malpuraj estas arakidoj (34,7 %).

Aflatoksino estas venena substanco produktata de fungoj kaj trovata ĉefe en stokataj nutraĵoj. Ĝi kaŭzas hepatajn malsanojn, digestajn perturbojn kaj eĉ kanceron. Nepras eduki homojn eviti danĝerajn manĝaĵojn.

Paulo S. VIANA