Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ne nur zombioj

Kun intereso mi legis la artikolon pri vuduo (MONATO 6/2002, p. 14). Ankaŭ en meza Ameriko estas forta vudua tradicio. Vuduisto nomiĝas Kan-zo, vuduistino Soun-Houé (suna virino, de la angla sun) kaj Loa estas la nomo de la vudua diino (de la franca vorto loi, “leĝo”). Alia nomo ŝia estas Le-gba (gba estas “vorto” aŭ “leĝo” en la vudua). La mistikan serpenton oni tie nomas Danbhala.

Oni malpli timas la zombiojn (ne la reaperantojn, sed la droge anatemitojn) ol mem fariĝi iu. Ili estas liberigitaj per salo, sed tiam ili mortas.

La vudua lingvo en la nova mondo konsistiĝas el proksimume 800 afrikaj lingvoj, sed malmultaj ankoraŭ konas ĝin. Multaj ne plu komprenas la reaperintojn.

Ĉiel mi certe intencas deteni min de ia ajn anatemada kaj manipulada religio!

Frieder WEIGOLD

Germanio