Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OKCIDENTA AFRIKO

Komuna vizo

Ministroj pri turismaj aferoj de kvin landoj en okcidenta Afriko lanĉis en Cotonou [kotonú] (Benino) komunan turisman vizon. Tiu unika vizo ebligas al eksterlandanoj restadi en la komuna spaco, konsistanta al Benino, Burkino, Ebur-Bordo, Niĝero kaj Togolo. Ties teritorio ampleksas pli ol 2 milionojn da km², de la bordo de Atlantika Oceano ĝis la dezerto Saharo, inkluzive de la tropika arbaro, belegaj riveregoj, montetoj, ktp. En la menciitaj landoj loĝas kvin popoloj kaj tricent etnoj kun variaj moroj kaj kutimoj.

Celo de la komuna vizo estas stimuli la internacian turismon en tiu regiono per la faciligo de la aliro de turistoj al la menciitaj landoj, kiuj formas interkonsentan komunumon (socia kaj ekonomia interŝtata organizaĵo).

La komuna vizo validas 60 tagojn kaj estas disponigata al eksterlandaj turistoj, dezirantaj viziti almenaŭ du landojn en la komuna spaco. Ĝi estas ricevata en konsulejoj aŭ ambasadoj de ĉiu el la menciitaj landoj je 72 horoj kaj kostas 38,11 eŭrojn.

Christian FABOSSOU