Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Jens S. Larsen

(Revizianto, Kopenhago, Danio)

Mi naskiĝis en 1959 en Jutlando, la kontinenta parto de Danio. Studinte la fakojn bibliotekistan kaj komputistan, mi en 1992 fine cedis al mia lingva pasio, kaj ekstudis ĝeneralan lingvistikon en Kopenhago, kie mi loĝas ankoraŭ nun. Por fari tiun paŝon tamen necesis restado en popola altlernejo, kiu ĝis nun estis mia sola spirita travivaĵo komparebla al la Esperantaj. Mi laŭeble ĉiam transportas min per biciklo, kaj partoprenis en pluraj BEMI-karavanoj.

Jam en 1973 mia lingvopasio instigis min lerni Esperanton. Dum la jaroj mi havis jam nekalkuleblan nombron da etaj kaj mezgrandaj postenoj en la movado; nuntempe mi estas redaktoro de “Esperanto en Danio”, la revuo de Dana Esperanto-Asocio. El pli fruaj meritoj menciindas la dana traduko de la Zagreba metodo (ne eldonita, tamen), kaj vico da elsendoj en la loka televido de Stubbekøbing, 180 km sude de Kopenhago.

Mia alia hobio estas interreta diskutado. Nuntempe la plej grava por mi diskutejo estas la esperantologia Bja-listo. Mi tie interalie publikigis analizon de la artikoloj pri Esperanto en la plej gravaj enciklopedioj de okcidenta Eŭropo, kaj ankaŭ faris prelegojn surbaze de tiu laboro. Komence mi precipe aktivis en la retgrupo soc.culture.esperanto, kie mi estis varbita kiel revizianto de MONATO.

Jens Larsen: lingvopasia Interret-diskutema revizianto