Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Paul Gubbins

(redaktoro de la rubrikoj “Moderna vivo” kaj “Politiko”, Cheshire, Britio)

Mi naskiĝis en 1949 en la nord-okcidenta Anglio, kie mi ankoraŭ loĝas — kun edzino, katoj, tro da libroj, pluŝ-ranoj, ĝangala ĝardeno, subtegmenta miniatura fervojo kaj remizo, plenigita de aŭtetoj de la speco Mini. Eble pro ĉio ĉi fuĝis el la hejmo miaj du pli-malpli plenkreskaj geidoj. En Malesperantujo, studinte kaj en Britio kaj en Kanado, kie mi doktoriĝis, mi estas docento. Mia fako estas la germana literaturo el la frua 19a jarcento (mia disertacio estis pri la verkisto-komponisto-juristo-enscenigisto E. T. A. Hoffmann). Dum kelkaj jaroj mi laboras ankaŭ kiel ĵurnalisto kaj redaktoro.

En Esperantujo mi aŭtoris interalie la teatraĵo-kolekton Konto de l’ vivo, la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo, kaj la lernolibrojn Kunvojaĝu! kaj Subtekste; mi respondecas pri Esperanto-somerlernejoj kaj aliaj staĝoj en Barlaston, Britio; mi plurfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA (principe en la branĉo teatro; krome mi redaktas La Brita Esperantisto-n. Mi kontribuas al MONATO jam pli ol 15 jarojn, kaj pli ol jardekon redaktoras en miaj rubrikoj.

Ĉefaj ambicioj estas profunde dormi kaj travivi morgaŭon.

La moderna vivo, kaj des pli politiko, facile fuŝas bonan humoron, sed Paul Gubbins sukcese rezistas! (foto de Viktor Pajuk)