Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

AIDOSO

Ĉu lasta ŝanco?

Lastatempe labor-grupo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis en Pekino raporton pri aidoso en Ĉinio. La grupanoj konkludis, ke ekzistas ŝanco por eviti grandskalan aidoson en Ĉinio, se oni tuj efektivigos kontraŭ-aidosajn rimedojn.

Jam en kelkaj regionoj noteblas altaj aidoso-niveloj, atentigas la raporto. Sekve ekzistas en Ĉinio “granda danĝero” pri aidoso-eksplodo pro jam miliono da infektitoj en la lando (la ministrejo pri sano taksas la ciferon pli malalta je 850 000 infektitoj). Tamen la raporto notas, ke pro la granda loĝantaro de Ĉinio la cifero eble pli altas.

La aŭtoritatoj en Ĉinio frontas al apartaj problemoj rilate aidoson: multaj kamparanoj eĉ ne aŭdis pri aidoso, dum regas diskriminacio kontraŭ infektitoj.

Peng JIANJUN/pg