Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Tro granda fido

Grandan fidon en la homa inteligento montras Aleksandro Gofen (Dio, benu Usonon, MONATO, 2002/11, p. XX). Kredeble li opinias, ke homoj, kiuj longatempe penis ne vidi, ke socialismaj ŝtatoj malfeliĉigas civitanojn, nun pretas reagi simpatiante al Usono kaj kapitalismo. Tro forta estis kaj plu restas ilia elreviĝo.

El lia eseo eble plaĉas la konsidero, ke Usono nun sentas ĉirkaŭ si, en sia teritorio kaj en siaj karno kaj vejnoj, la detruan agon de la senpia terorismo, kaj pro tio ĝi rajtas sin defendi per atako al la fontoj mem de terorismo. Neniu pretendu, ke nacio flagre atakita atendu esti rajtigita de iu ajn internacia konsento rilate atakon. Temas, fakte, pri natura rajto kaj devo protekti proprajn civitanojn kontraŭ plurfoje deklarita minaco.

Io tamen malpli plaĉas en tiu eseo, se mi bone komprenas. Ĉu la eseisto opinias, ke ne estas ofendo al palestinanoj kolonie alproprigi al si vastajn kultiveblajn zonojn de la teritorioj okupitaj? Ĉu li konsentus, ke la estonta palestina ŝtato estu fantoma ŝtato? Ĉu ne estas tiu israela konduto unu de la ĉefaj kaŭzoj de la naskiĝo de la aktuala terorismo?

Kio malhelpas, ke Usono publike sin malligu el la israela politiko rilate tiun perforton?

ZECCHIN Armando