Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malfacile kompreni Usonon

Hej, vi, Uson’, aŭskultu! Estu l’ gvidanto, ne la kancero!: Tio estas la traduko de hispana kaj anglalingva tekstoj sur la afiŝo, kiun mi portis meze de surstrata mitingo kontraŭ la usona krimado en Afganio. De ĝi mi sendis kopion kaj same proteston al la usona ambasadoro en Madrido kaj al George Bush [ĝoĝ buŝ]. Kopion de ĝi mi sendis ankaŭ al Al Gore [gor], sed al li por instigo al pli morala kaj justa agado. Estas tute sensenca la argumento de leganto (MONATO, 2002/9, p. 5), ke tiu ĉi revuo estus kontraŭ-usona. Mi samopinias kun Stefan Maul, ke tro ofte estas malfacile kompreni Usonon, kaj, des malpli (senkondiĉe) ami ĝin.

Antonio NÚÑEZ

Hispanio