Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALTIO

Kiu kie loĝas?

Laŭ statistikoj en Litovio la litovoj konsistigas pli kaj pli grandan parton de la loĝantaro; krome, la nacia strukturo estas la plej homogena inter la tri baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio.

En Litovio entute 83,5 % de la loĝantaro estas litovoj; en Estonio, tamen, estonoj estas 67,9 % kaj en Latvio nur 57,7 % estas latvoj. La plej granda minoritato en Estonio estas la rusoj (25,5 %); simile en Latvio (29,5 %). En Litovio loĝas nur iom pli ol 6 % da rusoj.

Jam de tri jardekoj stabilis en Litovio la loĝantaro. Nun, tamen, post sendependiĝo disde Sovetio, kreskas la litova elcentaĵo. Kaj en 2001 la poloj fariĝis la unua minoritato en Litovio (6,3 %).

En Litovio loĝas 3,5 milionoj da homoj. Pro naturaj kialoj kaj pro elmigrado la loĝantaro iomete malkreskas. Tie troviĝas homoj el 115 nacioj, tamen nur 29 nacioj havas pli ol 100 reprezentantojn. La plej internacia urbo de Litovio estas la ĉefurbo Vilnius: tie loĝas 57,8 % da litovoj, 18,7 % da poloj kaj 14 % da rusoj.

En la latva ĉefurbo Riga loĝas 41 % da latvoj kaj 43,9 % da rusoj; en la estona ĉefurbo Tallinn 53,7 % da estonoj kaj 36,5 % da rusoj.

LAST