Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Alexander Shlafer

(revizianto, Kalifornio, Usono)

Mi eklernis Esperanton en 1978 pro pure lingvistika intereso. La cirkonstancoj igis min ekinstrui samjare, kaj mi por ĉiam “kaptiĝis”: mi multe instruis kaj aktivis en Esperantujo. Mi estis tre bonŝanca pri la Esperanta mikromedio: mi estis la unua prezidanto de la mirinda Tomska Esperanto-Klubo en Rusio, kaj — post mia transloĝiĝo al Usono kaj ĝis antaŭ nelonge — prezidanto de alia rimarkinda klubo: SFERO en San-Francisko. Ĉi-jare la membroj de ELNA, la usona landa Esperanto-asocio, elektis min prezidanto — honora kaj grand-respondeca posteno!

Kvankam mi doktoriĝis pri matematiko, kaj mia pan-dona laboro rilatas plejparte al komputado kaj informaj teknologioj, mi, bonŝance, profesie okupiĝas pri lingve kaj filozofie ekscitaj aferoj: la problemoj de artefarita intelekto, perkomputila lingvoinstruado, diversaj (matematikaj kaj similaj) modeloj de lingvo kaj scioj. Tio pliprofundigis mian komprenon de la fenomeno lingvo ĝenerale, kaj ankaŭ de Esperanto, kiu estas sendube la plej taŭga reprezentanto kaj la plej pura modelo de “naturaj” lingvoj.

Jes, mi opinias, ke la moderna Esperanto estas natura lingvo. Ankaŭ en mia persona vivo, inter aliaj lingvoj, kiujn mi uzas ĉiutage, Esperanto estas certe plej natura: mi estas patro de du denaskuloj, kiuj nun mem instruas Esperanton en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kie ili studas. En mia vivo Esperanto estas lingvo de amo!

Alex en trajno kun la fianĉino Tatjana.