Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALTAJ LANDOJ

Impona ekonomia kresko

Ekonomikistoj de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la ĉi-jara ekonomia kresko de la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio, atingos 5 % kaj estos unu el la plej viglaj en la mondo. En la jaro 2003 tiu kresko devus ankoraŭ iom altiĝi.

La komuna ekonomia kresko de orienta Eŭropo, la baltaj landoj kaj la eksaj sovetiaj respublikoj ĉi-jare devus atingi 3,75 %.

Malgraŭ la optimisma prognozo ekonomikistoj avertis, ke la ekonomion de tiu regiono povas negative influi malfavoraj tendencoj de la daŭre malstabila monda ekonomio. La perspektivon de ekonomia kresko nun bremsas falo de la mondaj akciaj merkatoj kaj la streĉiĝanta politika situacio pro eventuala milito kontraŭ Irako.

LAST