La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La demando estas, ĉu ni entute bezonus ŝtaton, se ne ekzistus aliaj ŝtatoj por minaci nian. La pragrekaj urboŝtatoj estis demokratiaj (escepte de virinoj kaj sklavoj!), sed ili konstante intermilitis. En la romia imperio dum jarcentoj regis paco — krom ĉe la limoj kun la barbaraj teritorioj. La malgrandaj nord-okcident-eŭropaj ŝtatoj estas prosperaj kaj kontentaj — ĉar iliajn militajn problemojn prizorgas NATO kaj Usono.
Diverseco estas bona afero, sed oni devas akcepti diversecon ankaŭ interne de la unuopa ŝtato. Kun tiu akcepto eblas doni propran ŝtaton al ĉiu nacio, krom eble la plej malgrandegaj. La nacio eĉ ne bezonas havi plimultan loĝantaron en sia ŝtata teritorio.
Jens S. Larsen
Danio