Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

HANSA LIGO

Bruas la mezepoko

La Hansa Ligo, kiu kunigis ĉ. 200 urbojn en Eŭropo, aktivis inter la 13a kaj 17a jarcentoj. Ĝi estis komerca organizaĵo, kiu samtempe substrekis municipan regadon, humanismon kaj reciprokan apogon.

La samajn principojn transprenis en 1980 la interurba Nova Hanso, kiu hodiaŭ kunigas 176 urbojn. Uzante malnovajn valorojn de la iama Hansa Ligo, ĝi celas evoluigi socian, ekonomian kaj kulturan kunlaboron en Eŭropo.

Nunaj hansaj urboj situas precipe en Germanio, Pollando kaj Rusio. En ili loĝas pli ol 200 milionoj da homoj. En Litovio la sola hansa urbo estas Kaunas, kie okazis en majo la internacia hansa renkontiĝo, organizata ĉiujare en unu el la hansaj urboj.

Entreprenistoj

Laŭdire la festo estis la plej granda kaj impona iam ajn aranĝita en la urbo. Kunvenis entreprenistoj, kiuj dum kvar tagoj ne nur parolis pri komercaj aferoj, sed ankaŭ ĝuis pli ol cent diversajn distraĵojn.

Sur la urbodoma placo en Kaunas bruis senpaŭze mezepoka foiro. Oni bakis panon, fumaĵis fiŝojn, kaj eblis ĝui germanan bieron, estonajn mezepokajn dolĉaĵojn, rusajn krespojn kun kaviaro ktp.

Partoprenis artistoj, kiuj ekspoziciis interalie ceramikaĵojn kaj lignaĵojn. Starigita estis antikva vakso-fandfornego, kaj estis kreita 60 kg peza vaksaĵo. Konstruita estis mezepokstila urbo, kaj okazis tiutempa karnavalo kun interalie turnirantaj kavaliroj.

Pli ol 700 000 spektantoj ĝuis la eventon, kiu ripetiĝos venontjare en la germana urbo Luneburgo.

last

[FORIGITA!: bildo]

Ne mankis amuzaĵoj por partoprenantoj dum la ĉi-jara hansa renkontiĝo, kiu okazis en Kaunas, Litovio.