Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Mallongaj anekdotoj pri Konfuceo

104 nelongaj anekdotoj pri Konfuceo. Sur la maldekstraj paĝoj — ĉina kaj esperanta tekstoj. Sur la dekstraj paĝoj — ĉinstila desegnaĵo plus traduko de la esperanta teksto en la francan. La originon de la anekdotoj la libro ne indikas, sed laŭaspekte eble temas pri tre mallongigitaj resumoj de la ĉinlingva Analektoj de Konfuceo (ĉinlingva kolekto de rakontoj, instruoj, anekdotoj, ekzistantaj en diversaj nenormaj versioj, el kiuj eble kelkaj estas historie aŭtentikaj).

La enhavo de la anekdotoj ofte estas neklara kaj kelkfoje nekohera. Sed ĉar la libro estas la sola reprezento en Esperanto de la multepaĝa ĉinlingva verkaĵo, povas esti, ke ĝi estos bonvena kuriozaĵo sur librobretoj.

Klare presita, relative fortike gluita eldonaĵo, paĝoj nenumeritaj.

Donald Broadribb

Liu Xiaojun: Anecdotes sur Confucius (Rakontoj pri Konfuceo). El la ĉina en Esperanton tradukis Liu Xiaojun, el Esperanto en la francan tradukis Jean-Pierre Ducloyer. Eld. Fédéracion Espéranto-Bretagne, Rennes, 2009. Proksimume 220 paĝoj, gluita. ISBN neindikita.

Prezo ĉe FEL: 15,90 eŭroj + afranko.