Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

ENERGIO

Revoj pri skistogaso

Post la vizito al Usono de Arvydas Sekmokas, la ministro pri energio, la registaro jubilis pri la ekzisto de aglomeraĵoj de skistogaso en Litovio kaj tiel konfirmis sian optimismon pri energia sendependeco. Onidire jam venontjare, danke al privata investanto, povus komenciĝi esplorboradoj. Geologoj supozas, ke en Litovio la skistogasa areo povas konsisti el 480 miliardoj da kubaj metroj, el kiuj eblus ekspluati 100 miliardojn, je valoro de 10 ĝis 30 miliardoj da usonaj dolaroj.

Al la demando, kiam skistogaso povus aperi en Litovio, la ministro respondis, ke la rezulto ne povas esti rapida. “Atendas kvaretapa laboro. Unue, ni devus certiĝi, kiom granda estas la rezervo. Due, necesas fari esplorojn. Trie, ni devus testi la rezultojn etskale. Nur fine venos la kvara etapo — industria akirado. En Usono oni por tio bezonis pli ol dek jarojn, en Pollando malpli.”

Jonas Satkunas, vicdirektoro de la Geologia Oficejo de Litovio, estas pli optimisma. Liaopinie, se ĉi-jare glate pasus konkurso por elekti kompanion por fari la esplorojn, la unuaj testboradoj jam povus esti farataj sekvontjare. En la plej sukcesa kazo, skistogaso povus esti minata nelonge poste.

Delonge konata

Kio estas tiu skistogaso? Simple dirite ĝi estas ŝtoniĝinta argilo, kiu enhavas kelkajn procentojn da organika materialo, el kiu povas eliĝi gaso. La gaso estas minata per pistado de skistoj. Ju pli multe tiuj tavoloj estas pistataj des pli da gaso eliĝas.

Unuaj informoj pri skistogaso kuŝanta en la sino de Litovio, precipe en ĝia okcidenta parto, aperis jam en la jaro 2004. Unuaj pri tio ekparolis kompanioj kiuj en Litovio minas petrolon. Tamen neniu intencis eligi la gason, ĉar tiam mankis efika teĥnologio.

La temo de skistogaso en la mondo jam flirtas dum ĉirkaŭ tridek jaroj, tamen ĝia minado ĝis nun ne estis ekonomie rendimenta. La ĉefa diferenco inter ordinara natura gaso kaj skistogaso estas, ke aglomeraĵoj de natura gaso kuŝas koncentrite sur relative malgranda teritorio. Tian nature formitan rezervejon eblas ekspluati dum 30 ĝis 40 jaroj. Dume skistogaso disvastiĝas en multe pli granda teritorio. Por mini ĝin necesas komplika instalaĵo kaj preskaŭ ĉiujare novaj bortruoj en aliaj lokoj.

El ekologia vidpunkto skistogaso estas problemiga. Ĝi enhavas multe da metangaso, kiu estas konsiderata danĝera por la naturmedio. Por la pistado estas uzataj kemiaĵoj, kiuj parte restas subtere kaj povas polui la grundakvon.

Skistogaso nun vere furoras en Usono. Pasintjare, pro plibonigita teknologio, la lando per ĝi kovris dek procentojn de siaj gasbezonoj.

La litova ĉefministro Andrius Kubilius deklaris, ke se Litovio entreprenus minadon de skistogaso, ĝi povus almenaŭ dum 30 ĝis 40 jaroj kontentigi siajn gasajn bezonojn. Nuntempe la lando jare uzas ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj da natura gaso.

last

[FORIGITA!: bildo]

La ministro pri energio Arvydas Sekmokas optimistan gasideon alportis el sia vizito en Usono.

[FORIGITA!: bildo]

Vicdirektoro de Geologia ofico de Litovio J. Satkunas diras, ke ne bezonos eĉ dek jarojn ĝis skistogaso estos minata en Litovio.

[FORIGITA!: bildo]

Ĉefministro de Litovio Andrius Kubilius revas pri energia sendependeco.