Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Japanino, kiu perdiĝis en montaro en Nepalo, manĝis 13 tagojn nur herbon kaj bambuon kaj trinkis riveran akvon por travivi.
Fine la 49-jaraĝa Makiko Iwafuchi, erarvaginte ĉirkaŭ 80 km, aŭdis voĉojn de vilaĝanoj. Ŝi kulpigis sian “stultecon”, ke ŝi piediris sola en montara regiono 4300 m alta norde de Katmando.
Navin Shrestha/pg