Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

USONO

Rio-granda stimulado

En nordaj regionoj de Meksiko pli akriĝas la tiel nomata “milito inter drogkarteloj”. La vivo ĉi tie fariĝis danĝera por ordinaraj homoj, kiuj ofte elektas elmigri al la pli trankvila kaj leĝe stabila norda najbaro, Usono, aliborde de la rivero Rio Grande.

Ne ĉiuj, precipe malriĉuloj, laŭleĝe transiras la riveron. Pli riĉaj homoj penas kadre de la leĝaro setli ĉe la usona riverbordo kaj tien transloĝigi siajn familianojn.

Fabrikoj

La usona registaro stimulas enmigradon, disdoninte ĝis 10 000 tiel nomatajn verdajn kartojn, kiuj permesas loĝi kaj labori en Usono. Multaj enmigrintoj starigas fabrikojn aŭ entreprenojn en regiono kun alta senlaboreco.

Ekzemple la registaro de la urbo McAllen, landlima urbo en Teksaso, bonvenigas enmigrantojn. Tiuj ne nur ekonomie sed ankaŭ kulture evoluigas la regionon.

last