Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Berlino en 2002 kaj en 2003, Kitzbühel en 2004, Istanbulo en 2005, Tokio kaj Pjongjango en la sama jaro, dudeko da aliaj urboj poste. En 2011-2012 denove Berlino — tiel rondvojaĝas ĉirkaŭ 120 ursostatuoj kaj konatigas al homoj la kulturon de siaj devenlandoj.
La celo de la vojaĝanta ekspozicio estas pliigi ne nur sciojn pri landoj de la mondo, sed ankaŭ toleremon kaj komprenemon. Meze de granda cirklo konsistanta el landaj ursoj staras ore kaj arĝente farbitaj tutmondaj ursoj, kiuj reprezentas ekzemple komunajn ecojn kaj respekton al ĉio vivanta.
La landaj ursoj staras cirkle sur placo, du metrojn altaj, kun la antaŭpiedoj etenditaj supren, man-en-mane. En ĉiu lando ilia ordo varias, laŭ la tiulandaj nomoj en alfabeta ordo. Homoj rondiras de unu statuo al alia. Ĉiun urson kovras simboloj kaj bildoj el la pasinteco kaj nuno de ilia lando. La kolorojn kaj ornamaĵojn kreis kaj pentris tiulanda artisto.
La ekspozicion naskis Eva kaj Klaus Hertz, Germanio, kun praktika helpo — ekzemple transporta — de pluraj firmaoj kaj asocioj.
Kelkfoje vizitantoj deziras aĉeti al si urson. La grandaj statuoj estas vendataj aŭkcie, kaj la venditan anstataŭos nova urso el la sama lando, eble de alia artisto.
Aĉeteblas ankaŭ pli malgrandaj ursoj, kolorigebla infanlibro kaj aliaj akcesoraĵoj. Ĉiu cendo helpas infanojn suferantajn de malriĉo, aŭ pere de lokaj asocioj aŭ pere de UNICEF.
En la reto aperas novaĵleteroj pri la vojaĝoj de la ursoj: www.buddy-baer.com.
Saliko
[FORIGITA!: bildo]
Ursfiguro, personiganta toleremon.
[FORIGITA!: bildo]
Ursfiguro, arte prezentanta Belgion.
[FORIGITA!: bildo]
Ursfiguro, simbolanta pacon inter la religioj.
[FORIGITA!: bildo]
Migrantaj ursfiguroj en Helsinko.
[FORIGITA!: bildo]
Helsinkanoj trarigardas ursfigurojn.