Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ĈAMERIO

Malpermeso pro deveno

Albanoj povas libere moviĝi tra eŭropaj ŝtatoj apartenantaj al la tielnomata Ŝengen-zono, inkluzive de la najbara Grekio. Tamen la grekaj landlimaj gardistoj ne permesas liberan moviĝon al homoj devenantaj de Ĉamerio, en la nord-okcidenta Grekio.

Jenas la preteksto: oni notas en pasporto naskiĝlokojn kun nomoj ne plu laŭleĝe uzataj de la greka ŝtato. Temas pri urboj kaj vilaĝoj en Ĉamerio, kiuj alinomiĝis kaj ne plu uzas siajn iamajn albansencajn nomojn. La albana ministro pri eksteraj aferoj protestis al la greka registaro.

Genocido

Ĉamerio estis iam loĝata de albanetnuloj apartenantaj kaj al la kristana kaj al la islama religioj. Kiam Grekio aneksis la regionon en 1913, okazis etnopurigado kaj genocido. En 1944 oni mortigis kelkmilojn da albanoj kaj forpelis preskaŭ ĉiujn islamajn albanojn el Grekio.

Nuntempe la parlamenta partio albana luktas por reakiri perditajn rajtojn rilate Ĉamerion, por ke homoj reiru al siaj prapatraj teroj kaj reposedu riĉaĵojn tie lasitajn.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Ĉamerio situas sude de Albanio, okcidente en Grekio. Parlamentanoj albanaj klopodas reakiri iamajn rajtojn en Ĉamerio.

[FORIGITA!: bildo]

Albanlingva lernejo en la urbo Filat, en Ĉamerio, dum la jaroj 1942-1944.