Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Lingvo aŭto-didakta

Jam de jaroj mi luktas kun fremda lingvo. Mi ne parolas pri mia gepatra, la angla, kvankam ties ortografio kaj prononcado de tempo al tempo min — metafore — ĉirkaŭ la kapo bategas, nepre venkante.

Do ne pri la angla lingvo temas, kvankam ja pri brita. Lingvo, kiun mi ĉiutage renkontas, ĝenerale en skriba formo, sed foje ankaŭ en parola. Lingvo, kiu min fojfoje amuzas, sed pli ofte, pro mia nescio, iritas, kolerigas. Temas pri la sekreta lingvo de aŭtoj. Aŭ, pli precize, de aŭto-ciferplatoj.

En Britio, kiel en kelkaj aliaj landoj, eblas — kontraŭ krompago — registri veturilon kun t.n. privata ciferplato. Tio signifas, ke oni anstataŭigas la ŝtate provizitajn ciferojn kaj literojn per memelektitaj, do personaj. Ekzemple, se mi estus fanfaronema riĉegulo mi povus, almenaŭ teorie, alfiksi sur mian veturilon platon PPG 1 (laŭ miaj initialoj).

Fakte kreskis tuta industrio ĉirkaŭ personigitaj ciferplatoj. Se oni posedus, hazarde, personigeblan platon, oni povus vendi ĝin kaj tiel profiti — foje, se alfiksitan al malnova aŭto, kontraŭ pli da mono ol la valoro de la veturilo mem. Kaj, reciproke, abundas en Britio vantuloj pretaj akiri platojn, kies litero- kaj cifero-kombinaĵo — almenaŭ teorie — identigas la posedanton de la koncerna veturilo.

Tamen, almenaŭ al mi, tiuj ĉi identigiloj restis apenaŭ deĉifreblaj. Imagu do mian ĝojon, kiam, hazarde trafoliumante bulvardan gazeton, mi trovis duonpaĝan reklamon ĝuste pri personaj platoj. Jen, mi kriis, la ŝlosilo al tiu ĉi mistera lingvo. Do mi eklegis, ekstudis kun entuziasmo.

Kelkaj kombinaĵoj, mi konstatis, facile deĉifreblas. Ekzemple AUS 721A literumas Austria (Aŭstrio): 7 kaj 2 fariĝas ... nu ... T kaj R. Klare, ĉu ne? Simile AUB 123Y kreas la nomon Aubrey ... nu, jes, ĉi-foje 12 fariĝas R kaj 3 egalas al E. Tute logike.

Krome, se mi konus iun, kiu nomiĝas Mary, tiu povus aĉeti platon MAR 7S. Bone ... 7 fariĝas Y (kompreneble) kaj la fina S ... nu ... malaperas. Tre oportune — kaj mi forgesu, ke en supre menciita specimeno 7 egalas al T. Kaj kio pri DA61 ESS? Jen Dagless ... evidente, 6 fariĝas G kaj 1 L. Mi ne menciu, ke Dagless tre strange sonas: neniuj Dagless-oj sin kaŝas en mia loka telefonlibro. Sed eble ie. Ho, kaj 6 signifu ankaŭ C: OFF 16E literumas office (oficejo). Bona identigilo, eble, por tiu, kiu tiom ŝoforas, ke la aŭto fariĝas oficejo.

Klare, la cifero 1 egalas al la litero L. Ho, jes, kaj 11 al ... nu ... H, L M, N kaj U. Ĉu vi ne kredas? Do vidu: NA11 EEM Naheem; WO11 ARD Wollard; LA11 DEN Lamden; LEO 11A Leona; kaj WA11 DBY Waudby. Denove ne troveblas Waudby-oj en la telefonlibro. Mi havas la impreson, ke oni inventas nomojn simple per la haveblaj literoj. Speco de alfabeta ludo, eble.

Sed ĉu nun vi komprenas, kial mi, ŝoforante, misorientiĝas en tiu ĉi bizara lingvo — eĉ pli mallogika ol la angla? Verdire, pasiginte tutan matenon, studante la diverajn kombinaĵojn kaj ties “solvojn”, mi povas konkludi nur, ke, kiel la angla, la reguloj tro komplikas por esti analizitaj, kaj ke litero aŭ cifero povas egale signifi pli malpli tion, kion vi volas, ke ĝi signifu.

Sed, ve ... mi konfesu. Ankaŭ mi ludis ĉi tiun alfabetan aŭto-ludon. Antaŭ unu jaro, kiam mia kara benzino-kapa filo, Rikardo, atingis sian 30an jaron, familianoj kune donacis al li delonge sopiratan personigitan ciferplaton. Iasence ni havis bonŝancon: ni akiris rekoneblan, sufiĉe trafan kaj, surprize, ne obscene multekostan platon: R1 GUB. Li fieras pri sia identigilo kaj, supozeble, neniu rompos al si la cerbon por eltrovi kaŝitan nomon.

Do, se ĉi-someron vi vizitos Brition, kaj rimarkos R1 GUB kun ĝia ŝoforo, nepre salutu lin. Tamen bonvolu ne diri, ke lia patro taksas tiujn, kiuj personigas siajn aŭtojn, ne siajn vivojn, arogantaj, vantaj, havantaj pli da mono ol senco. Filo restas ja filo, eĉ se ties ideoj ne ĉiam kongruas kun tiuj de la patro.

Se ĉi-somere vi turisme aŭtas, ĉu en Britio aŭ alilande, ŝoforu sekure. Kaj, super ĉio, ĝuu la (nordduonsferan) someron.

Ho, se hazarde viaj kolegoj nomas vin porko-vizaĝulo, la bulvarda gazeto havas — senblage — personigitan platon por vi: P16 FAC — angle pig face. Kiu povus rezisti oferton tian?

Paul Gubbins