Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ALBANIO

Voĉoj de krianto en elekto-dezerto

Jam de 20 jaroj ne okazas tiel forta batalo inter la urbestro-kandidatoj en la albana ĉefurbo Tirano.

Unuflanke, alianco de socialistoj kun ĉekape Edvin Rama, pentristo, jam trifoja urbestro; aliflanke, alianco de demokratoj kun ĉekape Lulzim Basha, juristo, plurfoje ministro. Ambaŭ proponis allogajn, interesajn programojn.

La popolo rigardis en televido, aŭ sur grandaj publikaj ekranoj, kiel nombrado de la voĉoj en la diversaj balotilujoj indikas jen venkon por unu, jen venkon por alia. Fine estis anoncite, ke venkis Rama per 10 voĉoj (en urbo kun ĉirkaŭ 800 000 loĝantoj).

Ludreguloj

Tamen oni konstatis, ke pluraj balotiloj estas erare metitaj en malĝustajn kestojn. La demokrata kandidato postulis, ke estu enkalkulitaj ankaŭ tiuj voĉoj. Vane protestis la socialistoj, ke estas subite ŝanĝitaj la ludreguloj.

Du semajnojn poste deklaris la Centra Elekta Komisiono, ke, surbaze de la mislokitaj balotiloj, fakte venkis per 84 voĉoj Basha. Denove plendis la socialistoj, insistante, ke la komisiono kontrolu la voĉojn en ĉiuj 1800 balotilujoj de la ĉefurbo.

Ĉi-foje superis Basha per 93 voĉoj. Socialistoj postulis novajn elektojn, sed kortumo tion malpermesis. Tiel, dum la venontaj kvar jaroj, Lulzim Basha urbestros en Tirano.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Nur manpleno da voĉoj fine determinis, kiu venkis: Lulzim Basha aŭ Edvin Rama.