Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

AŬSTRIO

Forpasas “granda eŭropano”

En Vieno estas enterigita Otto von Habsburg, la plej aĝa filo de la lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario Karl la 1a. Li forpasis la 4an de julio en Pöcking (Germanio) en aĝo de 98 jaroj.

Post pompa ceremonio li estis enterigita en la familia kripto, en kiu kuŝas liaj antaŭuloj, kiuj regadis la monarkion Aŭstrio-Hungario dum preskaŭ 650 jaroj. Apud li oni enterigis lian edzinon Regina, kiu forpasis la antaŭan jaron.

La enterigan ceremonion ĉeestis reprezentantoj de eŭropaj reĝofamilioj, kaj ankaŭ politikaj gvidantoj de diversaj landoj, multaj el kiuj antaŭe apartenis al la monarkio Aŭstrio-Hungario.

Abatejo

Miloj da homoj venis adiaŭi la forpasinton, kies ĉerko estis elmetata en la viena preĝejo Kapuzinerkirche. La koron de la forpasinto oni entombigis en Hungario, en la abatejo Pannonhalma.

Iuj aŭstroj plendis pri la pompo kaj honorsalutoj, akompanantaj la enterigon de tiu ĉi lasta kronprinco de la dinastio Habsburg, argumentante, ke tio ne konvenas en respubliko kiel Aŭstrio.

Otto von Habsburg dediĉis sian vivon al la batalo por unueca Eŭropo kaj estis dum 20 jaroj (1979-1999) deputito en la Eŭropa Parlamento, el la germana Kristan-Sociala Unuiĝo.

Pikniko

En 1989 li kunorganizis la piknikon de Tuteŭropa Unio, okaze de kiu oni malfermis la limon inter Hungario kaj Aŭstrio. Danke al tio ĉirkaŭ 600 ŝtatanoj de Germana Demokratia Respubliko (GDR) sukcesis fuĝi okcidenten.

Tiu ĉi evento helpis levi la tiel nomatan feran kurtenon. Post kelkaj monatoj falis la berlina muro kaj okazis demokratiaj revolucioj en orienta Eŭropo.

Poste li obstine aspiris, por ke orient-eŭropaj landoj aliĝu al Eŭropa Unio. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, nomis lin “granda eŭropano”.

Ekzilo

Otto von Habsburg naskiĝis en 1912, ses jarojn antaŭ la likvido de la monarkio Aŭstrio-Hungario fine de la unua mondmilito. En 1919 lia familio foriris en ekzilon, kaj multajn jarojn li loĝis for de Aŭstrio.

Li rezignis pri la trono en 1961 kaj post kvin jaroj oni permesis al li reveni al Aŭstrio — la unuan fojon post 1919. Li kritikis la nazian reĝimon en Germanio kaj kontraŭis en 1938 la aligon de Aŭstrio al la Tria Regno.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

Kiel deputito en la Eŭropa Parlamento, Otto von Habsburg ludis gravan rolon en la demokratiigo de orienta Eŭropo.

[FORIGITA!: bildo]

Otto von Habsburg pasigis la pli grandan parton de sia vivo en ekzilo ekster Aŭstrio.