Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

RUSIO

Bridi la monstron

Nov-Moskvo: nova urbo ekster nuna Moskvo por ministrejoj kaj aliaj ŝtataj institucioj. Tion anoncis antaŭ nelonge la rusa ŝtatestro Dmitrij Medvedev.

La ideon oni komencis prilabori antaŭ dek jaroj. Fine oni subskribis interkonsenton, tamen la preciza loko ankoraŭ ne estas fiksita. Fakte estas proponataj ok ebloj, kaj do Nov-Moskvo restas pli ideo ol realo.

Proponata estas satelita urbo enhavanta diversajn registarajn instancojn kun malpli da oficistoj ol nun. Ministrejoj en Moskvo estos venditaj, kaj la gazetaro jam priparolas, kiom da mono estos dume ŝtelata.

Klopodoj

Homoj, pensantaj pri la interesoj de la ŝtato, opinias, ke estos bone kunigi oficistojn. Verŝajne tio tamen ne okazos. Malgraŭ registaraj klopodoj malpliigi la nombron de ŝtatoficistoj, ĝi kreskas.

Krome nek la prezidanto nek la ĉefministro anoncis sian translokiĝon en Nov-Moskvon.

La ideo konstrui novan urbon fontas el tio, ke dum la lastaj 20 jaroj Moskvo fariĝis monstra superurbo. Ĝi estas la administra, financa, kultura kaj kleriga ĉefurbo de Rusio. Pro tio ĝi estas dense loĝata: 11,5 milionoj da homoj tie rezidas.

Ĝangalo

La urbego suferas pro grandaj trafikaj problemoj kaj malbona ekologio. Elhakataj estas arboj: ilian lokon okupas novaj konstruaĵoj. Neniigata estas la historio de la urbo, viŝata el popola memoro. Moskvo vivas sen iu ajn science motivita plano, laŭ la leĝaro de la ĝangalo.

Moskvanoj malŝatas sian urbegon pro ĝiaj ĥaoso kaj interpremo. Provincanoj malŝatas ĝin pro ĝia monavido. Neniu parolas pri “nia ŝatata ĉefurbo”.

Grava problemo konsistas en tio, ke en Moskvo loĝas ĉirkaŭ 10 % de la tutlanda loĝantaro, dum tie koncentriĝas 90 % de la monrimedoj. Mono malĉastigas, koruptas la urbon; ĝi estas uzata por duagradaj, triagradaj aferoj; sed la regionoj suferas pro manko de monrimedoj kaj ne povas evoluigi siajn industrion, agrikulturon, infrastrukturon.

Provincoj

Pli radikala solvo ol Nov-Moskvo estus dissendi la ministrejojn en la provincojn. Kial sidas burokratoj de la ministrejo pri agrikulturo en Moskvo, kiam la agrikulturo mem koncentriĝas ekzemple en la altaja kaj krasnodara regionoj? Se ĉiuj 18 ministrejoj situus en regionoj, tien enfluus mono por ilin prosperigi.

Petro la Unua, kiam problemoj pri Moskvo lin enuigis, simple konstruigis novan ĉefurbon, kiu poste fariĝis perlo de la monda kulturo. La nunaj reformantoj procedas pli modeste.

Verŝajne estos organizita internacia konkurso por desegni la novan urbon. Konkurso ebligos publikajn diskutojn kaj partoprenigos moskvanojn. Se ne, la burokratoj ĉion decidos malantaŭ la kulisoj: bone por si, malbone por la urbo.

Mihail Korotkov