Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj

Herľany (hungare Ránkfüred, germane Herlein) estas feriejo kaj samtempe malgranda vilaĝo kun proksimume 300 loĝantoj en Slovakio, en la regiono Košice [kóŝice].

La loĝantoj de la vilaĝo fieras pri eŭropa unikaĵo — malvarmega gejsero, kiu sputas akvon el profundo de 405 m ĝis alteco de 30-40 m. La intervalo inter la elŝprucoj, kiuj daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn kaj liveras 600 hektolitrojn da mineralakvo, estas 36-38 horoj.

Geologo

La temperaturo de la akvo estas komence 12-14ºC, fine 22-24ºC. En la ŝprucanta akvo kunportiĝas argila sedimento, kiu enhavas konsisterojn de jodo, fero kaj sodakvo. La gejsero, borita en 1875 de la hungara geologo Viliam Zsigmondy, fariĝis en 1981 nacia natura memoraĵo de Slovakio.

En la 19a jarcento Herľany estis konata banloko, kiu altiris la hungaran nobelaron. La akvoj laŭdire kuracis digestajn perturbojn kaj spirajn kaj virinajn malsanojn. La urbo havis 500 kuŝlokojn kaj estas grupigita en la unua kategorio de banlokoj kun ekzemple Karlovy Vary (en la hodiaŭa Ĉeĥio).

La dua mondmilito metis finon al la gloro de la banloko Herľany. Nuntempe neniu kontrolas la kvaliton de la kuracakvo. Restas nur la gejsero, kiun vizitas turistoj el Ĉeĥio, Hungario, Germanio, Polio, Italio kaj Ukrainio.

Julius Hauser