Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

NARKOTAĴOJ

El Paco al paco

Komence de aŭgusto la albana polico arestis narkotaĵo-baronon Giuseppe Simonelli, 32-jaraĝan. La itala polico jam arestis 16 membrojn de la grupo de Simonelli, konata kiel El Paco, sed li mem estis fuĝinta al Albanio.

Jam de jaroj restas Albanio, pro ŝtata malforto, oazo por mafianoj kaj aliaj krimuloj. Konate estas, ke tra la lando trapasas okcidenten ne nur narkotaĵoj, sed ankaŭ armiloj kaj ankaŭ homoj, inkluzive infanojn. Tamen ekde 2005 reduktiĝas trafikoj tiaj, kaj Albanio nun ne tiom gastigas mafianojn.

La bando de Simonelli, persekutata ankaŭ de kontraŭnarkotaĵaj instancoj en Usono, planis enporti 1600 kg da kokaino el Kolombio kaj Ekvadoro.

Bardhyl Selimi