Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Matena kafo

Kun intereso kaj ĝuo mi legis la rakonton de Daniel Mason Matena kafo (Monato 2011/8-9, p. 35-38). Mi deziras gratuli la aŭtoron pro liaj atingoj — precipe la stilaj — kaj esprimi la esperon, ke baldaŭ Monato povos denove proponi al siaj legantoj similan frandaĵon!

Andreo Peetermans

Belgio