Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

MUZEOJ

Verda vojo

Okaze de la 20-jariĝo de la muzeo pri la aŭstra pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridensraiĥ hundertvasa] (1928-2000) estas malfermita ekspozicio, kiu ebligas persone ĝui la ideojn kaj viziojn de la artisto.

Meze de la ekspozicio, “Hundertwasser — la arto de verda vojo”, ĉe KunstHaus Wien (“Arto-domo Vieno”), staras liaj artkampanjoj, pledo por harmonia kunvivado de homoj kun la naturo, kaj lia instruagado.

Citaĵoj

Ĉi tiun temaron ilustras gravaj verkoj de Hundertwasser akompane de fotoj el ĉiuj liaj kreaj periodoj, afiŝoj, aŭdregistraĵoj, videofragmentoj kaj citaĵoj de samtempuloj.

Ili prezentas intiman bildon de Hundertwasser kiel artisto kaj homo. 13 temĉapitroj sekvas la diversajn etapojn de lia krea agado ekde la unuaj verkoj fine de la 1940aj jaroj ĝis lia morto (Monato 2000/7, p. 14).

En speciala sekcio la ekspozicio montras lian vojon de la arto al ekologio kaj ekologia engaĝo.

Naturo

Hundertwasser difinis sin “kuracisto” en la arkitekturo. Li pledis por la enigo de naturo en la arkitekturan spacon kaj kreis modelojn de multkoloraj konstruaĵfasadoj kun kurbaj linioj de iliaj fenestroj, verdaĵe ornamitaj.

Simplaj skizoj kaj surrealismaj bildoj atestas pri tiu celo, samkiel la “Arto-domo” mem, kiu estis konstruita en la sama stilo.

La ekspozicio realiĝis kunlabore kun la Hundertwasser-fondaĵo kaj helpe de pruntaĵoj de aliaj muzeoj kaj de privataj kolektantoj.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

Arto-domo Vieno. Subĉiela vidaĵo. Foto: KunstHaus Wien/W.Simlinger

[FORIGITA!: bildo]

Friedensreich Hundertwasser: Venu kaj promenu kun mi — dialogo, 1970 (pentraĵo). Foto: KunstHaus Wien