Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

NEPALO

Diversdirekten tirata

En Nepalo politikistoj promesas kaj promesas kaj poste forgesas tion, kion ili promesis. Elektitaj estas tiuj, kiuj pleje promesas — sed intertempe la popolo restas senhelpa.

En la pasinteco oni fidis la reĝon. Sed ribeluloj eligis en 2008 la reĝon, kaj poste nova ĉefministro ŝveligis al pli ol 600 seĝoj la parlamenton, kiu nur sporade ene de tri jaroj kunvenis.

Post la forigo de la reĝo estis elektita kiel ĉefministro la estro de la ribeluloj, Pushpa Kamal Dahal, alinome Prachanda (“feroca”). Li promesis novan konstitucion, kiu neniam aperis.

Timas

En la lastaj elektoj homoj kredis, ke la ribeluloj batalos por la popolo. Aliaj timis la ribelulojn. Prachanda scipovas silentigi multajn kontraŭulojn, kaj nun oni ne scias, en kiun direkton politike iros Nepalo.

Intertempe Usono volas, ke Dalai Lama kaj lia sekvantaro kontraŭu la influon de Ĉinio en la regiono — Ĉinio tamen ne multe interesiĝas pri la malgranda Nepalo. Ankaŭ Barato volas en Nepalo ludi rolon. Verdire la barata ambasadejo en Nepalo agas kvazaŭ plia ministrejo nepala. Cetere Barato subtenas novajn elektojn en Nepalo.

En diversajn direktojn estas tiel tirata Nepalo.

Navin Shrestha/pg