Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Litovio revas pri skistogaso (Monato 2011/8-9, p. 22-23). Prefere ĝi parolu pri koŝmaro! Por ekspluati skistogason laŭ la nuna teknologio, necesas koktelo de pli ol 500 kemiaĵoj kaj miloj da litroj da akvo. Evidente la tuto retroviĝas en la aero kaj en la riveroj kaj poluas la aeron kaj la grundon. Malsaniĝas homoj kaj bestoj, kiuj manĝas kaj trinkas venenitajn nutraĵojn pro la rubaj restaĵoj. Se ne paroli pri la malbelaspektaj putoj, kiuj difektas belajn kamparajn pejzaĝojn ... Tiu koŝmaro jam trafas Usonon, ni do havas bildigitan ekzemplon de la sekvoj. La trafitaj homoj ricevas monon por silenti ...
En la suda Francio homoj mobiliziĝis de la 26a ĝis la 28a de aŭgusto por protesti, sed ankaŭ por informi la publikon. Prefere al ekspluatado de skistogaso, ni uzu sunan, aeran kaj akvan energiojn, kiuj pli respektas la medion, kaj ni malpligrandigu niajn bezonojn!
Renée Triolle
Francio