Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

NAĜADO

Akvo estas vivo

Transnaĝis en julio la lagon Bajkalo, en Rusio, ultratriatlonisto Vidmantas Urbonas. Por konkeri la 46 km larĝan lagon la litovo bezonis 17 horojn, escepte mallongajn ripozpaŭzojn.

Urbonas dediĉis sian transiron al la 70-jara datreveno de la komenco de la granda ekzilo en Litovio. Tiam en Sovetio ekzilo estis uzata por timigi kaj puni kontraŭulojn de la reĝimo. Ekzemple en majo 1948 estis transportitaj 40 000 litovoj al Siberio.

Flago

Memore al la ekzilado la litova parlamentestro Irena Degutienė transdonis al Urbonas ŝtatan flagon kaj kapsulon Sukcena larmo por enprofundigi en Bajkalon.

La lago ne estis tre gastama. La akvotemperaturo meze de somero atingas nur kvin gradojn. Urbonas naĝis, ĉiuhore haltante por trinki ion varman. Dum la unua tago li naĝis 26 kilometrojn.

La bajkala transnaĝo estis parto de la ekologia projekto Akvo estas vivo. Bajkalo estas la tria lago, kiun konkeris Urbonas, kiu intencas transnaĝi kvin grandajn lagojn sur diversaj kontinentoj.

last

[FORIGITA!: bildo]

La litova parlamentestrino Irena Degutienė transdonas al Urbonas ŝtatan flagon kaj kapsulon Sukcena larmo.

[FORIGITA!: bildo]

En domoj tiaj loĝis ekzilitoj, kies sorton honoris Urbonas per sia Bajkalo-transnaĝo.