Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Certe, utila estas kapitalo
uzata por la bono de l’ homaro
tamen, absinto iĝas ĝi kaj galo
fonto de la indigno kaj amaro
pro ago de la fia avarulo
voranta ĉion en la porkotrogo —
ekspluatanta, sangavida pulo:
bankisto, koruptulo, spekulanto.
Kie? — ne nur la pasintjara neĝo!
Kie justeco? Kie la kompato?:
Ne por povruloj egaleca leĝo
pro supereco de la plutokrato.
Sategon al riĉuloj mono portas
dum niaj povraj fratoj malsatmortas.
Garvan Makaj