Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mezaŭguste vizitis Makedonion kaj Kosovon la turka ministro pri edukado, Ömer Dinçer. Tiu postulis, ke lia kosova kolego, Rame Buja, intervenu, por ke en la lernolibroj pri historio oni “forviŝu ĉion ofendan kaj humiligan” rilate la turkan popolon.
Tuj leviĝis protestoj flanke de historiistoj. La ministro postulas, ili diris, ke oni ne plu konsideru otomanojn, antaŭulojn de hodiaŭaj turkoj, invadintoj kaj ekspluatintoj de la balkanaj kaj ceteraj popoloj dum 500 jaroj.
La historio, laŭ la fakuloj, ne povas ŝanĝiĝi. Krome ili asertis, ke nenio ofenda troviĝas en la lernolibroj en Kosovo.
Siaflanke la ministro Rame Buja promesis fari sian plejeblon por korekti ĉion korektindan en la lernolibroj, kaj eĉ pretis sendi delegacion al Turkio por “surloke kontroli la faktojn”.
Turkio havas vastajn ekonomiajn kaj politikajn rilatojn kun la balkanaj landoj. Sed verŝajne ĝi ankoraŭ revas pri la iama imperio otomana.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
La turka ministro Ömer Dinçer postulas forigon de ĉio “ofenda” en lernolibroj.