Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BRAZILO

Figuroj malaperintaj

Dilma Rousseff [diŭma rusef] enposteniĝis kiel prezidanto de Brazilo la unuan tagon de 2011. La oficiala foto kunigis ŝin kun la 37 ministroj de la respubliko. Se la foto de la registaro estus hodiaŭa, mankus sur la bildo kelkaj figuroj.

El la sukceso de Lula, la antaŭa prezidanto, rezultis la elekto de Dilma Rousseff — sed ne nur. Subtenante la nomon de Lula, formiĝis larĝa kaj peza koalicio por forte bati la opozicion okaze de la balotado de 2010.

Sed baldaŭ montriĝis malfacile al la ĉefino regi tiel diverskoloran ministraron, se konsideri, ke 27 partioj entuziasme partoprenis la kampanjon. Post la venko ŝi malavare pagis la apogantojn per la kuranta mono de la politika mondo, nome postenoj.

Influhava

Antaŭvideble sekvis ministra krizo. Ene de kelkaj monatoj eksiĝis kvar ministroj. Inter ili ne eskapis Antônio Palocci [antonju paloĉi], la plej influhava el la ministroj. Ne hazarde troviĝas li sur la oficiala foto maldekstre de la prezidanto, kun la vicprezidanto dekstre.

Pliajn tri ministrojn (pri agrikulturo, transportado, defendo) tuŝis la malmola mano de la sorto aŭ, pli ĝuste, de la gazetaro. Escepte de la ministro pri defendo dispelis la aliajn suspektata korupto.

Nun la prezidanto koncentriĝas pri sia ĉefa kampanja promeso: nuligi malriĉecon.

Jozefo Lejĉ