Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Litovio ŝajne nenio alia estas tiel grava kaj emociiga kiel korbopilkado — almenaŭ depost 1939, kiam en Kaunas renkontiĝis en novkonstruita sporthalo teamoj el ok landoj de Eŭropo.
Venkis litovoj, kaj la sporto fariĝis la plej grava varmarko de Litovio. Du fojojn antaŭ la sovetia reĝimo teamoj de Litovio ornamiĝis per oraj medaloj kaj unu fojon, en 2003, en Stokholmo. Freneza pasio, la malfacila historio de la lando kaj venkaj tradicioj kaŭzis, ke korbopilkado okupas esceptan lokon en la vivo de la litova popolo.
Tamen nepris atendi 72 jarojn, ĝis okazis denove internacia korbopilkada ĉampioneco en Litovio. Ĉi-septembre la lando organizis la 37an Eŭropan Korbopilkadan Virĉampionecon. Ĝin partoprenis 24 landoj, apartenantaj al la Eŭropa Federacio de Korbopilkado.
Ok semajnojn antaŭ la ĉampioneco okazis diversaj ceremonioj. Kvazaŭ olimpika torĉo, korbopilko dum tiuj semajnoj trapasis tutan Litovion. La pilko estis man-al-mane transdonata kaj, vizitante pli ol 60 urbojn kaj vilaĝojn, vojaĝis pli ol 2500 kilometrojn.
Dum la inaŭguro de la ĉampioneco en ses urboj de Litovio — Klaipėda, Panevėžys, Šiauliai, Alytus, Kaunas kaj Vilnius — surstratiĝis 61 000 adeptoj, kiuj samtempe senpaŭze dum kvin minutoj pilkludis. Jen, ŝajne, rekordo.
Krome, 170 metrojn alte, ĉe la televida turo en Vilnius, brilas granda korbo, lumigata de 545 lampetoj, kaj klare videbla de multaj lokoj en la urbo.
last
[FORIGITA!: bildo]
Korbopilkado furoras en Litovio — aparte dum enlanda internacia ĉampioneco
[FORIGITA!: bildo]
Televidoture brilas granda korbo.
[FORIGITA!: bildo]
Dekmiloj da homoj surstratiĝis por bonvenigi la ĉampionecon.
[FORIGITA!: bildo]
Kreita estas nova rekordo: kvinminuta senpaŭza pilkoludado samtempe en ses litovaj urboj.