Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Longe atendis la albanoj ĉi-somere ĉe la landlimo kun Grekio. Pli ol 12 horojn restis “difektitaj” komputiloj de grekaj doganistoj. Multajn kilometrojn etendiĝis la vicoj de aŭtoj ambaŭflanke de la landlimpunktoj albanaj-grekaj en Kakavija, Kapshtica, Qaf Bota kaj Tri Urat.
Ĉe albanaj doganejoj perfekte funkciis komputiloj. Malfermitaj estis sufiĉe da giĉetoj, kontraste al nur tri grekflanke. Varmegis, apudis nenia restoracio aŭ akvofonto, videblis nur montoj kaj asfalto. Atendis vane dekmiloj da buspasaĝeroj kaj aŭtoveturantoj.
Dekmiloj da vojaĝantoj senprobleme trapasas landlimpunktojn inter Albanio kaj Kosovo aŭ Makedonio. Tamen kristnaske kaj paske jam en la pasinteco “difektiĝis” grekaj landlimaj komputiloj. Ankaŭ strikis grekaj doganistoj.
La albanoj opinias, ke tio estas fiintenca ago flanke de grekaj aŭtoritatoj. Tiuj ne volas, ke albanoj revenu hejmen por tie elspezi sian monon.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Elmetataj al longaj landlimaj vicoj estis vojaĝantoj inter Albanio kaj Grekio.