Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Antaŭ 30 jaroj (Monato 2011/08-09, p. 13) Bardhyl Selimi skribis: “En la tiama Jugoslavio albanoj, konsiderataj duagradaj civitanoj, ...”, kio tute ne estas vera. En la tiama Serbio kaj Jugoslavio, albanoj estis konsiderataj kiel egalrajtaj civitanoj, kaj ili estis ofte sur tre gravaj pozicioj en politiko kaj ekonomio. Ili estis favoratoj.
La tiama Serbio kaj Jugoslavio multe faris por la sukceso de Kosovo kaj Metohio, ja la tieaj albanoj havis la plej grandan naskiĝkvanton en Eŭropo. Kiam albana familio ricevis sian dekan infanon, tiam prezidanto Tito iĝis ĝia “honora baptopatro”. Krome Serbio akceptadis ĉiujn albanojn, kiuj fuĝis el Albanio, pro la reĝimo de Enver Hoxha.
Atanasije Marjanović
Serbio