Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PUBLIKA TRANSPORTO

Bileto al kontraŭleĝeco

En periodo, kiel la nuntempa, de “malgrasaj bovinoj”, oni certe malemas akcepti pliigon je 50 % de la prezo de publika transporto.

Tio tamen okazis tuj post la somero en Milano, Italio, kies nova urbestro Giuliano Pisapia (maldekstrulo) tiele dispoziciis por replenigi — post plurjara dekstrula administrado — la komunuman kason.

Paradokse estas, ke en Italio, dum la maldekstro streĉas sian rimenon, la dekstro fariĝis abrupte solidarega.

Tradicie

Por eviti la prezaltigon, la ekstremdekstra, secesia partio Lega Nord , kiu tradicie volas apartigi bone funkciantan kaj “honestan” nordon disde misfunkcianta kaj “impostevitanta” sudo, proponis dividi — kontraŭleĝe — biletojn kun aliaj veturantoj.

En Milano, kiel en la plimulto de la italaj urboj, oni rajtas utiligi la saman bileton dum 90 minutoj. Lega Nord, tamen, metos ĉe ĉiu haltejo keston, kie pasaĝeroj povos lasi (kaj preni) biletojn ankoraŭ validajn.

La iniciaton oni nomas ticket-crossing, aŭ bileto-krucado, laŭ la angla book-crossing, aŭ libro-krucado. Temas pri movado tutmonda kun celo senpage transdoni librojn al aliaj, kaj precipe nekonataj, legantoj.

Roberto Pigro

[FORIGITA!: bildo]

Transdoni bileton de unu pasaĝero al alia ne permesatas — sed tion proponis dekstrema politika partio.