Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

KOMUNISMO

Murdoj memorigitaj

La 9an de septembro oni memorigis per solenaĵo en Tirano, Albanio, la 65an datrevenon de la kontraŭkomunista ribelo de Postriba, verŝajne la unua tia en orienta Eŭropo post la dua mondmilito.

Pro tio, ke la sekurecaj servoj anticipis la ribelon, kaj pro la interveno de la jugoslavia armeo (tiam Albanio kaj Jugoslavio estis intimaj amikoj), la ribelo kolapsis. Mortpafitaj estis dekoj da homoj, arestitaj kaj poste kondamnitaj al longdaŭra enkarcerigo 1200 aliaj.

Kelkaj iamaj arestitoj kaj iliaj familianoj partoprenis la solenaĵon, kune kun politikistoj kaj aliaj eminentuloj.

Terorismo

Per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti, eksa ribelulo. Li substrekis la sangvenĝan instaliĝon de komunismo en Albanio, ties ŝtatan terorismon kaj la sekvan rezistadon flanke de patriotoj, kontraŭkomunistoj kaj intelektuloj.

La politikaj ŝanĝoj en 1990-1991 estiĝis sensange kaj senvenĝe, sed, aldonis Repishti, la ŝtatpotencon ankoraŭ posedas eksaj komunistoj kaj ties posteuloj. Ĉi-lastaj pliriĉiĝas ekonomie kaj politike plifortiĝas ĉirkaŭ maldekstraj partioj.

Estas ĝuste tiuj partioj, laŭ Repishti, kiuj jam de pluraj jaroj blokas en la albana parlamento reformojn necesajn por aligi la landon al EU.

Reĝimo

Eksaj persekutitoj kaj ties gefiloj ŝokiĝas — tiel Repishti — kiam ili renkontas en ŝtataj oficejoj, en la parlamento, siajn iamajn persekutintojn. Ekzemple la ĉefo de la socialistaj deputitoj estas eksa ministro pri internaj aferoj. Aliaj deputitoj aŭ eĉ ministroj estas gefiloj de eksaj altranguloj de la komunisma reĝimo.

Cetere la eksaj ĉefkomunistoj (ekzemple la lasta diktatoro, Ramiz Alia, kaj la vidvino de la diktatoro dum 46 jaroj, Enver Hoxha, se ne mencii centojn da aliaj) ankoraŭ ne pardonpetis pro la krimoj de la tiama reĝimo.

En Albanio, atentigis Repishti, oni ankoraŭ ne hontas pro la nomo “komunisto”, kontraste al Italio aŭ Germanio rilate “faŝisto” aŭ “nazio”.

En la Nacia Historia Muzeo, kie okazis la solenaĵo, ekzistas ekde pluraj jaroj pavilono pri la genocido komunista. Ĝi estas ege vizitata ankaŭ de alilandaj turistoj.

Bardhyl Selimi

[FORIGITA!: bildo]

Hamza Kazazi, filo de unu el tiuj pafmortigitaj post la kolapso de la postriba ribelo, parolas pri sia patro.