Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

EŬROPA UNIO

En krizo mankas kuraĝo

Pli kaj pli da politikistoj, kiuj enplektiĝis en la financa krizo en la eŭrozono, viktimiĝas al ĝi.

En Germanio la federacia kanceliero, Angela Merkel, spertis en septembro sesan malvenkon en regionaj balotoj, ĉi-foje en Berlino. Suferis ĉefe la liberala koalicia partnero, kies voĉoj kvaroniĝis. Lasta opinisondado montras, ke jam 80 % de la germanoj kontraŭas Merkel.

Banko

Ŝia politiko rilate la eŭrokrizon estas la ĉefa argumento por la malpopulareco. La germana federacia banko (Bundesbank) pli kaj pli malkaŝe kontraŭas la politikon de la Eŭropa Centra Banko. Ankaŭ tio montriĝas mortiga al la germanaj regantaj politikistoj.

Paralele, ekster Germanio, la krizo kreas politikajn viktimojn. La antaŭaj registaroj en Irlando kaj Portugalio pli frue suferis hontigajn balotajn katastrofojn. En Finnlando, Nederlando kaj Slovakio la influo de kreskantaj eŭroskeptikaj partioj minacas la registaran politikon.

Balotoj

En Hispanio la registaro de la socialisto Zapatero sendube spertos egan malsukceson ĉe la balotoj en novembro. Kaj estus miraklo, se la franca prezidanto Sarkozy estos reelektita en la venonta jaro.

En tia etoso estas evidente, ke politikistoj hezitas proponi drastajn rimedojn por venki la krizon. Neniam en la historio de la monunio tiom mizeris la perspektivo por kuraĝaj politikaj decidoj.

Sen politika unio, la eŭro neniel sukcese daŭros kiel monunuo de Eŭropa Unio.

Ivo Durwael