Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

UNUIĜINTAJ NACIOJ

La jarcento de la virino

Du historiajn honorojn rikoltis en 2011 Dilma Rousseff [diŭma rusef]. Nacinivele, la 1an de januaro, ŝi enposteniĝis kiel unua ina respublikestro de Brazilo. Internacinivele, la 21an de septembro, ŝi fariĝis la unua virino, kiu inaŭguris debaton en la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Parolante en la portugala, Rousseff substrekis la ligon inter virina partoprenado en internaciaj rilatoj kaj firmigo de demokratio.

Genro

Aplaŭdis ĉeestantoj, kiam ŝi diris, ke la nuna jarcento estas tiu de virinoj, kaj ke, en la portugala, vortoj kiel “vida”, “alma” kaj “esperança” (“vivo”, “animo” kaj “espero”) apartenas al la ina genro.

Rilate la nunan ekonomian krizon, Rousseff diris, ke ŝtatoj solidare unuiĝu por ĝin solvi. “La krizo”, ŝi diris, “kreis mondskale jam 250 milionojn da maldungitoj.”

Krome ŝi kritikis militan vojon por solvi internaciajn konfliktojn. Tiaj perfortaj intervenoj, laŭ ŝi, ne nur havas dubindajn rezultojn okaze de historiaj konfliktoj, sed ankaŭ inspiras terorismon. Aldone, vid-al-vide al la fiasko de militismo, nepras reformi la Sekurecan Konsilion de UN.

Membriĝo

Laŭdante la ĵusan membriĝon de Suda Sudano en UN, ŝi tamen bedaŭris, ke ne eblas same laŭdi plenan membriĝon de Palestino. “Brazilo”, diris Rousseff, “jam rekonas la suverenecon de Palestino kaj konsideras tion nepra por pacigi rilatojn inter palestinanoj kaj israelanoj.” Aplaŭdis denove signifa nombro da asembleanoj.

Memoriginte pri la graveco de internaciaj traktatoj rilate medio-protektadon, Rousseff fermis sian paroladon, atentigante, ke en Brazilo la virino familie ĉefrolas en la batalo kontraŭ malriĉeco.

Fine ŝi laŭdis la iniciatojn de la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-Moon favore al la virinoj. Li lanĉis inan branĉon de UN, gvidatan de la ĉilia eksprezidantino Michelle Bachelet.

Jozefo Lejĉ