Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

BELGIO

Akciuloj profitas de la financa krizo

Danke al donitaĵoj de la Nacia Banko de Belgio kaj de la belga ministro pri financoj, Didier Reynders [didjé rejnders], oni eksciis ke, malgraŭ la krizo, la dividendoj en Belgio ege kreskis.

Inter 2000 kaj 2009, la profitoj de la entreprenoj kreskis je 75 %, dum la investoj kreskis nur je 32 %. La fisko ricevis nur kelkajn pliajn procentojn de kompaniaj impostoj. Ankaŭ la dungitoj ne tiom profitis: la sumo de la salajroj kreskis je 40 %. Precipe la akciuloj povis festi: la sumo de la dividendoj kreskis en la supre menciitaj jaroj de 9 al 26 miliardoj, do preskaŭ triobliĝis.

Plej surprize: la kresko plej grandis dum la krizaj jaroj 2008 kaj 2009.

Ivo Durwael