Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Bonan novaĵon alportis Monato (2011/10, p. 5), ke Krys Williams (al ni bone konata kiel Ungar) estis elektita redaktoro de la rubriko “scienco”. Ĝojigas kaj kontentigas, ke ŝi post longa foresto revenis al Esperanto-aktivado. Mi neniam povis akcepti, ke Krys ne plu aktivas, verkas kaj ke restis al ni kontentiĝi nur per ŝiaj publikaĵoj kaj aparte ŝatata, bela kaj pensiga poezio. Sed resti por longa tempo nur kun “Meznokto metropola” ne sufiĉis ...
Jerzy kaj mi, certe samkiel aliaj amikoj, sekvos vian reaktiviĝon. Akceptu niajn bondezirojn por nova, grava kaj respondeca laboro en la valora kaj prestiĝa Monato.
Zofia Banet-Fornalowa
Pollando