Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

GERMANIO

Telfero super Rejno

En Koblenco okazis la Federacia Ĝardena Ekspozicio 2011 (BUGA). Kiel ĉiam en la ekspozicio oni prezentis ĉiuspecajn ĝardenmodelojn: vilaĝajn, urbajn, kamparanajn, privatajn, publikajn ktp. Tamen ne nur la aktuala stato de la plantoj allogis la vizitantojn el Germanio kaj el la najbaraj landoj, sed ankaŭ allogaj programeroj, en kiuj elpaŝis bildartistoj, muzikistoj, teatristoj kaj aliaj fakuloj.

Kadre de la ĝardena ekspozicio la urbo proponis siajn tradiciajn vidindaĵojn: la pompa kastelo kun sia granda parko, la “Germana Angulo” kun la monumentego pri la rajdanta imperiestro Vilhelmo la Unua (pliampleksigita okaze de la ekspozicio per la nove aranĝita “florkorto” ĉirkaŭe) kaj la nun muzee funkcianta iama fortikaĵo Ehrenbreitstein (Honorlarĝŝtono), situanta aliflanke de Rejno kun apuda spaco por vastaj ĝardenaĵoj.

Problemo

Sed ekestis problemo, kiu tamen fariĝis apartaĵo de tiu ĉi ekspozicio: Kiel ligi la urbajn vizitindejojn kun la transrejna areo, kiu en la proksimeco oportune proponas aŭtoparkejojn por la aŭtoamasoj, mankantajn en la urbocentro mem? Ĉu busoj trans ponton aŭ pramoj trans la riveron kapablus veturigi kontentige la konstantan homfluon? Ne, oni solvis la problemon per pli ekscita rimedo. Ĉar la fortikaĵo situas alte montodorse, oni konstruigis telferon fare de la renoma aŭstra firmao Doppelmayer, kiu havas preskaŭ monopolon en la Alpoj. Eĉ homvicoj ne devis longe atendi pro la bone ekipita, ĉiurilate taŭga transportilo. La telfero estis la sekreta allogaĵo, kiun ĝuis preskaŭ ĉiuj floramantoj.

“Nenatura”

Speciale kreita kaj permesita nur por la Federacia Ĝardena Ekspozicio 2011, la telfero rajtas funkcii almenaŭ du pliajn jarojn. Poste oni devos denove pripensi, ĉu ĝi ĝenus la etoson de la “romantika” rejna valo, aŭ ĉu respondeculoj de la “Monda Kulturheredaĵo” minacus nuligi la honorigan kaj turistojn allogantan titolon “Mondheredaĵo”. Pro la “nenatura” telfero, cetere troviĝanta tuj apud aŭtoŝoseoj, trajnreloj, ŝipkanalo, atomcentral-kamentubo, elektrokabloj, aviadilvojoj ktp, kiuj estas senproteste tolerataj. Kiel ajn, ankaŭ post la oficiala BUGA oni povos ĝui la telferon super Rejno.

Franz-Georg Rössler

[FORIGITA!: bildo]

Telferaj gondoloj super Rejno.

[FORIGITA!: bildo]

Vespere veturi per la telfero.